IJK 2012 NE okazos en Japanio

Internacia Junulara Kongreso 2012, Japanio

Ni rezignis organizi IJK68 en Japanio 2012, sed ni ekagos por nia estonta

[ AMANO Yayoi, la prezidanto de la LKK de IJK68

< >

30 decembro 2011

Al ĉiuj, kiuj subtenis/helpis nin,

kaj kiuj interesiĝis, pri IJK68 en Japanio 2012

(Ne plusendu. Informoj troviĝas ĉe http://www.ijk2012.org/ )

Ni rezignis organizi IJK68 en Japanio 2012, sed ni ekagos por nia estonta

Mi, (-ino) AMANO Yayoi, la nova prezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK), decidis la rezignon de la okazigo en Japanio de la 68a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK68) en Japanio 2012. Sekvas klarigo pri la cirkonstancoj kaj kaŭzoj, kial ni decidis rezigni la organizadon, kaj pri nia plano por denuna agado.

Enhavo

Cirkonstancoj ĝis la decido rezigni IJK

Japana Esperanto-Junularo (JEJ), aliĝinta al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kandidatiĝis en decembro 2010 por inviti IJK68 en 2012 al Okinavo, Japanio. Kaj la invito estis tuj aprobita de TEJO. JEJ konsistas el 20 membroj (junuloj), sed havas 90 subtenantojn (mondonacantojn). La LKK de IJK68 estis organzita enplektante ankaŭ ne-membrojn de JEJ. Poste la kongresloko estis ŝanĝita al urbo Tenri en gubernio Nara.

En 5 novembro 2011 mi, AMANO, fariĝis la nova prezidanto de la LKK. En LKK unu membro, observante la stagnegon de nepraj laboroj, postulis decidi aŭ rezignon de IJK aŭ ŝanĝon de prezidanto. Kaj LKK havis pertelefonan kunsidon, en kiu ankaŭ mi, AMANO, partoprenis. Rezulte de la kunsido, mi, ĝis tiam estinta ekster LKK, estis aprobita kiel la nova prezidanto kun plena decidrajto pri LKK kaj IJK. Jen ni eklaboris.

Mi kun kelkaj LKK-anoj eklaboris: ekzamenis laborojn faritajn kaj ne-faritajn; konsideris neplenumitan ekzamenadon pri japanaj kondiĉoj farendan antaŭ ol kandidatiĝi; analizis la nombron kaj la nunan staton de japanaj junaj esperantistoj; konkrete listigis de nun farendajn laborojn; serĉis pli taŭgajn ejojn kaj negocis la kondiĉojn ktp.

Surbaze de la kolektitaj dokumentoj kaj informoj, mi serioze rekonsideris nian povon.

Kaj fine mi juĝis, ke dekomence ni absolute ne havas la kapablon organizi IJK en Japanio, je ĉio: je lingvokapablo, je sperto organizi eventon, je socia scio k.a.

En septembro, antaŭ ol mia prezidantiĝo, TEJO mesaĝis al la LKK, ke la kongresloko kaj kongresejo havas maloportunon, sed la opinio de TEJO ne estis kundividita eĉ inter LKK-anoj.

Konsidere al supre menciitaj faktoroj, la rezigno de IJK68 en Japanio 2012 estis proponita de mi, AMANO, al LKK en 22 decembro 2011. Kaj la plejparto de LKK estis POR la propono. (POR 7; KONTRAŭ 2; SENRESPONDO 1)

Mi decidis rezigni IJK kaj informis pri tio al TEJO. ĝia estraro traktis la temon senprokraste, kaj vespere en 26 decembro (laŭ la japana tempo) ni ricevis la mesaĝon de TEJO, ke nia rezigno estis aprobita. Samtempe depeŝa anonco pri tio aperis sur la ttt-ejo de TEJO <http://www.tejo.org/eo/node/1405>.

Neniel NI forĵetis la deziron organizi IJK en Japanio. Male. NI rekomencos la laboron por realigi IJK post 2-3 jaroj.

Ankaŭ TEJO pretas akcepti prioritate nian estontan kandidatiĝon.

La nuna stato de la preparo

LKK ankoraŭ ne plenumis jenojn nepre farendajn antaŭ ol kandidatiĝi por juĝi, ĉu ni kapablas organizi IJK, kaj konsideri, kia estu IJK en Japanio.

<Preparo kaj ekzameno antaŭ ol la kandidatiĝo>

lingvokapablon de LKK-anoj kaj de junuloj en Japanio kaj por fortigi organizan solidarecon. (Pro granda diferenco inter Japanio kaj Eŭropo je lingvo, vivmaniero, moroj, sociaj reguloj k.c., kiam oni organizas internacian eventon en Japanio, japanoj devas klarigi ĉion ekzakte. Tiuspeca laboro postulas bonan lingvokapablon)

Kaj aliaj.

<Post la aprobo de TEJO>

Kaj aliaj.

Celante organizi IJK post 2-3 jaroj

Cele al la organizado de IJK post 2-3 jaroj NI planas jenajn agadojn.

Fine

Mi, AMANO persone, opinias, ke vera preparado baziĝas sur plano sufiĉe ellaborita kaj ĝia plenumo certa.

Estas tre bedaŭrinde, ke en ĉi tiu momento ni havas nenian konkretan planon por prepari IJK68 en Japanio 2012.

Eventuale IJK povus okazi per la manoj de amaso da helpemaj eksjunuloj en la japana Esperantio. Sed ĉu ni vere rajtus neglekti la aliajn flankojn de la okazigo de IJK?

Plie, el la vidpunkto de japanaj organizantoj, tia IJK ne povus lasi al ni la plej gravajn fruktojn:

kion lerni en la laboro prepara kaj organiza

kion akiri por estonto de la movado.

Kongreso daŭras nur kelkajn tagojn. Se ni preparus haste la kongreson sen sufiĉa pripensado, ni ne akirus fruktojn.

Kaj tiel ni perdus junulojn lacigitajn de la kongresaj laboroj.

ĉe la fino ni elkore petas pardonon de vi ĉiuj, kiuj bonvolis subtenadi nin je diversaj rimedoj kaj okazoj, kaj kiuj deziris ĝui IJK en Japanio 2012.

Ni ekagos por plenumi necesajn laborojn por realigi IJK en Japanio post 2-3 jaroj.

Por la IJK68 en Japanio 2012 ni ricevis viajn subtenojn inkluzive de financaj. Ni esperas, ke vi bonvolus daŭrigi vian subtenadon cele al la realigo de IJK post 2-3 jaroj.

Kun sinceraj pardonpetoj kaj elkoraj dankoj

AMANO Yayoi ]

IJK NE okazos en Japanio.

Karaj,

Mi estas Amano Yayoi, prezidanto de la LKK de IJK2012. Mi bedaŭras anonci, ke ni decidis rezigni la okazigon de IJK2012 en Japanio.

Antaŭ unu monato mi transprenis la taskon de la prezidanto de la LKK. En ekzamenado pri faritaj preparoj, denunaj nepraj laboroj kaj la nombro kaj stato de japanaj junaj esperantistoj ni rimarkis, ke ni tute ne kapablas inviti IJK kaj je lingvo-nivelo kaj je scio pri organizado.

Kiam mi konsiliĝis kun TEJO pri la situacio kaj pri la deziro rezigni IJK en Japanio, ili komprenis nian situacion kaj akceptis la decidon rezigni. La informo jam aperis en la ttt-ejo de TEJO:
http://www.tejo.org/eo/node/1405

Ni de nun strebos vigligi junularan movadon en Japanio celante povi inviti IJK post kelkaj jaroj. Ankaŭ TEJO pretas doni prioritaton al nia estonta kanditaĝiĝo.

Ni planos havi kunloĝadojn kaj aliajn eventojn por trejni nin pri organizado kaj ankaŭ havi okazojn por interkomunikiĝi kun diversaj esperantistoj.

Detalaj klarigoj sekvos post kelkaj tagoj.

Pardonpetante pro la malĝojiga anonco kaj dankante pro via kunlaboro,

AMANO Yayoi

Kongresa Temo

Popolanoj Ligitaj per Interreto

Ni bonvenigos vin al Japanio en la jaro 2012.

Internacia Junulara Kongreso de Esperanto okazos en Japanio, de 5-a ĝis 12-a en aŭgusto, 2012.

En la 11-a de marto, 2011, okazis granda tertremo kaj cunamo en Japanio. Pli ol 15.000 homoj mortis pro la cunamo. Kaj nun, en julio, ankoraŭ oni ne trovas pli ol 5.000 homojn.

Ankaŭ nuklea katastrofo okazis pro la cunamo kiel vi scias. Pro tiu ĉi katastrofo multaj homoj ne povas daŭre loĝi en sia loko kaj nun rifuĝe loĝas.

Sed tamen ni bonvenigos vin al Japanio. Ni vivas kaj vivos en Japanio. Ni amas nian lokon samkiel vi amas vian lokon. Ni promesas gardi vian sekurecon. Ni certigos, ke vi pasigos ĝojan tempon en Japanio. Renkontu nin kaj vivu kun ni en Japanio!

Novaĵoj

Aperas fotoj de kongresa loĝejo.

22-a de novembro, 2011

Ni alŝutas fotojn kaj klarigon de kongresa loĝejo.

La kongresa temo de 68-a IJK estas decidita.

21-a de aŭgusto, 2011

La oficiala temo de 68-a IJK estas decidita. Ĝi estas "Popolanoj Ligitaj per Interreto".

La Simbola Marko de 68-a IJK aperis.

24-a de julio, 2011

Ni lanĉas la simbolan markon de 68-a IJK, kiun vi vidas plej supre de tiu ĉi paĝo. La simbolon desegnis sinjorino NUMATA Jasuka. Ekde nun ni uzos la markon en diversaj okazoj.

Ia-opinie, la originalo de la Kongresa simbolo devenas de la antikvega ĉina ideografiaĵo Ĉina litero, STELO 星 (stelo). Origine ĝi konsistas el du partoj, nome, Ĉina litero, BRILA 晶 (lumoj) kaj Ĉina litero, VIVO 生 (elkresko deplanto). La simbolo representas la kvin kontinentojn Ĉina litero, BUŜO 口, vivantajn kaj brilanatajn kvazaŭ plantoj Ĉina litero, VIVO 生, kiuj kreskas ĉiam pli kaj pli supren. Aldone tiŭ ĉi simbolo ligiĝas kun la verda stelo, kies kvin pintoj simbolas kvin kontinentojn.

Ni lanĉis la konton de tvitero.

29-a de junio, 2011

Ni komencis tviteron twitter pere de propra konto. Niaj papaĵoj aperas ankaŭ en maldekstra skatolo en tiu ĉi paĝo. Bonvolu sekvi min.

LKK de IJK 2012 ŝanĝis la kongresan lokon al la urbo TENRI, la gubernio Nara.

19-a de junio, 2011

Ni klopode serĉis taŭgan lokon pri kongreso en Okinavo, sed ni ne trovis ĝin. Ĉar la Okinavo estas fama ripozejo kaj tie generala prezo estas multekosta precipe pri la domo por tranokti. Ni decidis rezigni pri Okinavo, kaj anstataŭe elktas la urbon Tenri-n kiel novan lokon. Tenri troviĝas proksime de la urbo Nara, la malnovega - antaŭ 1.300 jaroj - ĉefurbo de Japanio. Pri Tenri vi scipovas en "Kongresa Loko" kaj anakaŭ en Vikipedio.

Samtempe ni decidis datojn inter 5-a kaj 12-a de aŭgusto, 2012 por la kongreso.

Aliaj Retejoj pri 68-a IJK

Vizaĝlibro
Ni havas ankaŭ vizaĝlibran (Facebook) paĝaron. Aliĝu al ĝi.
lernu.net
Diskutu pri la kongreso en la forumo de lernu.net.